GNU arch

 [bildo de la polpo de GNU arch ŝpruciganta inkon] [ English | Esperanto | Japanese ]

Enhavo


Projektofondinto serĉas dungon

Vidu la vivoprotokolon de Tom Lord.

Enkonduko al arch

GNU arch estas versitena sistemo, simila cele al iloj kiel CVS, SCCS kaj Subversion. Ĝi estas uzata por sekvigi ŝanĝojn faritaj en fonto dosierujo kaj por helpi al la programuloj kombini aŭ pli ĝenerale uzi ŝanĝojn faritaj de diversaj personoj aŭ je diversaj momentoj.

GNU arch havas funkciojn, kiuj utiligas ĝin por publikaj liberprogramaraj projektoj: ĝi estas facile lernebla; ĝi estas nekoste kaj facile prizorgita; ĝi estas disa sistemo do doni atingopermisojn al ĉiuj projektopartoprenantoj ne estas bezonata; ĝi enhavas bonegajn funkciojn por la kategorioj de disbranĉiĝo kaj kunfandon, kiuj povas lumigi liberprogramaran teamon.

Estas iom konata afero, ke kelkaj programistoj el la ĉefa programada teamo de la kerno Linux uzis neliberan versitenan programon. Bezonas krei liberan anstataŭon de tiu sistemo kaj fari tion estas unu el la celoj de la projekto arch.

Alia celo de la projekto arch estas helpi liberprogramajn projektojn pli bone funkcii: migri el CVS aŭ alia sistemo al arch devus helpi vian projekton operacii pli kompetente. Se vi tenadas GNU-an aŭ alian liberprograman projekton, bonvolu konsideri aliĝi al la gnu-arch-users dissendolisto kaj esplori kiel arch povas utili viajn taskojn.

GNU Arch estis kreita kaj prilaborita ĉefe de Tom Lord. GNU Arch 1 (ankaŭ konata kiel `tla') estas nune tenata de Andy Tai.

Elŝuti arch

GNU arch estas elŝutebla el http://ftp.gnu.org/gnu/gnu-arch/ [per HTTP] kaj ftp://ftp.gnu.org/gnu/gnu-arch/ [per FTP]. Ĝi ankaŭ troviĝas en unu el niaj FTP-speguloj.

Kaptoj de la lastaj programofontoj troviĝas ĉe http://www.atai.org/gnuarch/snapshots/.

Nunaj programfontoj estas akireblaj sekvante tiujn paŝojn:

(supozante ke vi jam havas kopion de tla; krome, elŝutu oficialan eldonaĵon aŭ kapton kaj muntu ĝin)

Kiam vi havas tla en via serĉovojo, por elpreni la fonton la unuan fojon, tajpu:


  cd via-labordosierujo
  tla register-archive http://www.atai.org/archarchives/lord@emf.net--2005-MIRROR/
  tla register-archive http://www.atai.org/archarchives/atai@atai.org--public/
  tla get tla--atai-dists--1.3.4 tla-fonto
  cd tla-fonto
  tla build-config config
Poste, vi povos:
   cd tla-fonto/tla
   tla update
 
por aktualigi vian kopion konforme al la lastaj fontoj.

La oficialaj fontoj estas subskribitaj per tiu PGP publika ŝlosilo.

arch ligiloj


[ English | Esperanto | Japanese ]

Reiro al la hejmpaĝo de GNU.

Sendu informopetojn kaj demandojn pri GNU kaj FSF al gnu@gnu.org. Ankaŭ estas aliaj manieroj por kontakti FSF.

Sendu rimarkojn pri ĉi tiuj retpaĝoj al webmasters@gnu.org, kaj aliajn demandojn al gnu@gnu.org.

Copyright (C) 2001, 2005 Free Software Foundation, Inc., 51 Franklin St, Fifth Floor, Boston, MA 02110, USA

Reproduktado kaj disvastigado de neŝanĝitaj kopioj de ĉi tiu artikolo estas permetitaj en iu ajn formo senpage kondiĉe ke ĉi tiu atentigo restas.

Ĝisdatigita: $Date: 2006/01/10 09:26:08 $ $Author: atai $